Version 1.1 of the definition has been released. Please help updating it, contribute translations, and help us with the design of logos and buttons to identify free cultural works and licenses!

Difference between revisions of "Definition/Eo"

From Definition of Free Cultural Works
Jump to navigation Jump to search
m
m (→‎Resumo: gramatiko)
Line 7: Line 7:
 
== Resumo ==
 
== Resumo ==
  
Ĉi tiu dokumento difinas "Liberajn Kulturajn Verkojn" kiel verkojn aŭ esprimojn kiuj povas esti libere studataj, aplikataj, kopiataj kaj/aŭ modifataj, de iu ajn, por iu ajn celo. Ĝi ankaŭ priskribas certajn permeseblajn restriktojn kiuj respektas aŭ protektas ĉi tiujn esencajn liberojn. La difino distingas inter liberaj verkoj, kaj [[Licenses|liberaj permesiloj (angle)]] kiujn oni povas uzi por laŭleĝe protekti la statuson de libera verko. La difino mem ne estas permesilo; ĝi estas ilo por determini ĉu verko aŭ permesilo devus esti konsiderata ''liberan''.
+
Ĉi tiu dokumento difinas "Liberajn Kulturajn Verkojn" kiel verkojn aŭ esprimojn kiuj povas esti libere studataj, aplikataj, kopiataj kaj/aŭ modifataj, de iu ajn, por iu ajn celo. Ĝi ankaŭ priskribas certajn permeseblajn restriktojn kiuj respektas aŭ protektas ĉi tiujn esencajn liberojn. La difino distingas inter liberaj verkoj, kaj [[Licenses|liberaj permesiloj (angle)]] kiujn oni povas uzi por laŭleĝe protekti la statuson de libera verko. La difino mem ne estas permesilo; ĝi estas ilo por determini ĉu verko aŭ permesilo devus esti konsiderata ''libera''.
  
 
== Enkonduko ==
 
== Enkonduko ==

Revision as of 22:30, 8 November 2011

Stabila versio
Ĉi tio estas la esperanta traduko de la stabila versio 1.1 de la difino. La versinumero estos ĝisdatigita kiam la difino disvolvas. La ŝanĝebla versio de la difino povas esti trovita ĉe Definition/Unstable (angle). Vidu aŭtora procezo (angle), kaj vidu traduko el la angla se vi volas kontribui version en alia lingvo.

Resumo

Ĉi tiu dokumento difinas "Liberajn Kulturajn Verkojn" kiel verkojn aŭ esprimojn kiuj povas esti libere studataj, aplikataj, kopiataj kaj/aŭ modifataj, de iu ajn, por iu ajn celo. Ĝi ankaŭ priskribas certajn permeseblajn restriktojn kiuj respektas aŭ protektas ĉi tiujn esencajn liberojn. La difino distingas inter liberaj verkoj, kaj liberaj permesiloj (angle) kiujn oni povas uzi por laŭleĝe protekti la statuson de libera verko. La difino mem ne estas permesilo; ĝi estas ilo por determini ĉu verko aŭ permesilo devus esti konsiderata libera.

Enkonduko

Por kreskada parto de la homaro sociaj kaj teknologiaj antaŭeniroj ebligas eniri, krei, modifi, publikigi kaj distribui diversajn verkojn - artaĵojn, sciencajn kaj edukajn verkojn, programaron, artikolojn - resume: io ajn kiu povas esti reprezentita en cifera formo. Multaj komunumoj formiĝis por praktiki tiujn novajn eblecojn kaj krei riĉecon de kolektive reuzeblaj verkoj.

Plej multe da aŭtoroj, en ĉia ajn kampo kun ĉia amatora aŭ profesia statuso, havas veran intereson en preferi ekologian sistemon en kio verkoj povas esti disvastigataj, reuzataj kaj derivataj en kreemaj manieroj. Ju pli facile reuzi kaj derivi verkojn, des pli riĉaj niaj kulturoj fariĝas.

Por certigi la gracian funkciadon de ĉi tiu ekologia sistemo, verkoj de aŭtoreco devus esti liberaj, kaj kun libereco ni celas:

  • la libereco por uzi la verkon kaj ĝui la avantaĝojn per uzi ĝin
  • la libereco por studi la verkon kaj apliki scion derivitan
  • la libereco por fari kaj disdoni kopiojn, tute aŭ parte, de la informo aŭ esprimo
  • la libereco por ŝanĝi kaj plibonigi, kaj distribui derivitajn verkojn

Se aŭtoroj ne ekagas, iliaj verkoj estas kovritaj per ekzistantaj kopirajtaj leĝoj, kiuj severe limiĝas kion aliuloj povas kaj ne povas fari. Aŭtoroj povas fari iliajn verkojn liberaj per elekti inter kelkaj laŭleĝaj dokumentoj nomate permesilojn. Aŭtoro kiu elektas meti ilian verkon sub libera permesilo ne perdas siajn tutajn rajtojn, sed ĝi donas al ĉiu la liberojn listitajn ĉisupre.

Gravas ke iu verko kiu asertas ke ĝi estas libera provizas, praktike kaj senriske, la supre menciitajn liberojn. Ĉi tial ni sube donos precizan difinon de libereco por permesiloj kaj por verkoj de aŭtoreco.

Identigi Liberajn Kulturajn Verkojn

Ĉi tio estas la Difino de Liberaj Kulturaj Verkoj, kaj kiam vi parolas pri via verko, ni instigas vin mencii ĉi tiun difinon kiel "Ĉi tio estas libere permesilita verko, kiel klarigita en la Difino de Liberaj Kulturaj Verkoj." Se vi ne ŝatas la terminon "Libera Kultura Verko," vi povas uzi la ĝeneralan terminon "Libera Enhavo," aŭ anstataŭ referenci al unu el la nunaj movadoj (angle) kiuj esprimas similajn liberojn en pli specifaj kuntekstoj. Ni ankaŭ instigas vin uzi la emblemojn kaj butonojn de Liberaj Kulturaj Verkoj (angle), kiuj estas senkopirajta.

Ni volas informi vin ke tiela identigo ne certigas la rajtojn en ĉi tiu difino; por via verko esti vere libera, vi devas uzi unu el la Liberaj Kulturaj Permesiloj (angle) aŭ la verko estu senkopirajta.

Ni malinstigas vin uzi aliajn terminojn por identigi Liberajn Kulturajn Verkojn kiuj ne transportas klaran difinon de libereco, kiel "malfermita enhavo" kaj "malferma eniro". Ĉi tiuj terminoj estas ofte uzataj por temi pri enhavo kiu estas havebla laŭ "malpli restriktaj" terminoj ol tiuj de nunaj kopirajtaj leĝoj, aŭ eĉ por verkoj kiuj estas nur "haveblaj en la TTT".

Difini Liberajn Kulturajn Permesilojn

Permesiloj estas laŭleĝaj instrumentoj per kiu la posedanto de certaj laŭleĝaj rajtoj povus transloki ĉi tiujn rajtojn al triaj partioj. Liberaj Kulturaj Permesiloj ne forprenas iujn rajtojn -- ĉiam ili estas laŭvole akcepteblaj, kaj se akceptataj, ili donas liberojn kiujn kopirajta leĝo sole ne provizas. Kiam akceptitaj, ili neniam limiĝas aŭ reduktas nunajn sendevigojn en kopirajtaj leĝoj.

Esencaj liberecoj

Por esti agnoskita kiel "libera" sub ĉi tiu difino, permesilo devas doni la sekvontajn liberojn senlime:

  • La libero por uzi kaj fari la verkon: La permesilita verko devas esti permesata por uzi la verkon, private aŭ publike. Por specoj de verkoj kie ĝi estas rilata, ĉi tiu libereco inkluzivus ĉiujn derivitajn uzojn ("rilataj rajtoj") kiel ludadon aŭ interpretadon de la verko. Devas esti neniuj esceptoj rigardantaj, ekzemple, politikaj aŭ religiaj konsideroj.
  • La libero por studi la verkon kaj apliki la informojn: La permesilita verko devas esti permesita por esplori la verkon kaj uzi la scion akiritan de la verko en iu ajn maniero. La permesilo ne havas permeson, ekzemple, restrikti "retroprojektadon".
  • La libero por distribui kopiojn: Kopioj povus esti venditaj, interŝanĝitaj aŭ fordonitaj senpage, kiel parto de pli granda verko, kolekto, aŭ sendepende. Devas esti neniu limo je la kvanto de informoj kiuj povas esti kopiitaj. Ankaŭ tie ne estu iu limo je kiu povas kopii la informojn aŭ sur kien la informojn povas esti kopiitaj.
  • La libero por distribui derivaĵojn: Por doni al ĉiu la kapablon por plibonigi la verkon, la permesilo ne limigu la liberon por distribui modifitan version (aŭ, por fizikaj verkoj, verkoj iel derivitaj de la originalo), sen konsidero de la intenco kaj celo de tiaj modifaĵoj. Tamen, iuj restriktoj povus esti aplikitaj por protekti ĉi tiujn esencajn liberojn aŭ la atribuon de aŭtoroj (vidu malsupre).

Permeseblaj restriktoj

Ne ĉiuj restriktoj de la uzo aŭ disdonado de verkoj malhelpas esencajn liberojn. Precipe postuloj por atribuo, por simetria kunlaboro (t.e., "kopilefto"), kaj por la protekto de esenca libereco oni rigardas kiel permeseblajn restriktojn (angle).

Difini Liberajn Kulturajn Verkojn

Por esti konsiderita liberan, verko devas esti kovrita de Libera Kultura Permesilo, aŭ sia jura statuso devas provizi la samajn esencajn liberojn specifitajn supre. Ĝi ne estas, tamen, sufiĉa kondiĉo. Efektive, specifa verko povus esti nelibera en aliaj manieroj kiuj restriktas la esencajn liberojn. Ĉi tiuj estas la suplementaj kondiĉoj por verko por esti konsiderita liberan:

  • Havebleco de fonto donitaĵoj: Kie fina verko estas akirita tra la kompilo aŭ pretigita de fontdosiero aŭ multoblaj fontdosieroj, ĉiuj fundamentaj fontoj devus esti haveblaj apud la verko mem laŭ la samaj kondiĉoj. Ĉi tiuj povas esti la poentaro de muzika kunmetaĵo, la modeloj uzataj en 3D-sceno, la datenoj de scienca eldono, la fontkodo de komputilprogramo, aŭ iu ajn aliaj tielaj informoj.
  • Uzo de libera dosierformo: Por ciferecaj dosieroj, la formo en kiu la verko estas donita, ne estu protektita de patentoj, krom se tutmonda senlima kaj nerevokebla tantiemoliberigo estas alportita por utiligi la patentan teknologion. Kvankam neliberaj specifoj foje povus esti uzataj por praktikaj kialoj, kopio de libera dosierformo devas esti havebla por la verko esti konsiderata liberan.
  • Neniuj teknikaj restriktoj: La verko devas esti havebla en formo kie neniuj teknikaj aranĝoj kutimiĝis al limigi la liberojn kiel specifitajn super.
  • Neniuj aliaj restriktoj aŭ limoj: La verko mem devas ne esti kovrita de laŭleĝaj restriktoj (patentoj, kontraktoj, ktp.) aŭ limoj (kiel rajtoj je privateco) kiuj povus malhelpi la liberojn kiel specifitajn supre. Verko povus utiligi ekzistantajn laŭleĝajn sendevigojn de kopirajto (por citi kopirajtigitajn verkojn), kvankam nur la partoj de ĝi kiu estas sendubasence libera konsistigas liberan verkon.

Alivorte, ĉiam, kiam la uzanto de verko ne povas laŭleĝe aŭ praktike ekzerci siajn bazajn liberojn, la verko ne povas esti konsiderita kaj ne nomata "liberan".

Legi plu

Versiado

Novajn versiojn de ĉi tiu difino ni publikigas tuj post kiam interkonsentiĝo (akirita rekte aŭ tra baloto, laŭ la verkada procezo (angle)) estas evoluigita ĉirkaŭ sugestitaj ŝanĝoj. Nombrigado estos 0.x por unua malneto, 1.x, 2.x .. por ĉefaj publikigoj, x.1, x.2 .. por neĉefaj eldonoj. Neĉefaj eldonoj estas faritaj kiam la teksto estas modifita en maniero kiu ne forte efikas la amplekson de ekzistantaj aŭ hipotezaj permesiloj kovritaj en ĉi tiu difino.