Version 1.1 of the definition has been released. Please help updating it, contribute translations, and help us with the design of logos and buttons to identify free cultural works and licenses!

Definition/Eo

From Definition of Free Cultural Works
Jump to navigation Jump to search

Stabila versio
Ĉi tio estas la esperanta traduko de la stabila versio 1.1 de la difino. La versinumero estos ĝisdatigita kiam la difino disvolvas. Oni povas trovi la ŝanĝeblan version de la difino ĉe Definition/Unstable (angle). Vidu aŭtoran procezon (angle), kaj vidu la tradukojn el la angla se vi volas kontribui version en alia lingvo.

Resumo[edit]

Ĉi tiu dokumento difinas "Liberajn Kulturajn Verkojn" kiel verkojn aŭ esprimojn, kiujn povas libere studi, apliki, kopii kaj/aŭ modifi iu ajn por iu ajn celo. Ĝi ankaŭ priskribas certajn permeseblajn restriktojn, kiuj respektas aŭ protektas ĉi tiujn esencajn liberojn. La difino distingas inter liberaj verkoj, kaj liberaj permesiloj (angle) kiujn oni povas uzi por laŭleĝe protekti la statuson de libera verko. La difino mem ne estas permesilo; ĝi estas ilo por determini ĉu oni konsideru verkon aŭ permesilon libera.

Enkonduko[edit]

Nuntempe, pro sociaj kaj teknologiaj progresoj, multe pli granda parto de la homaro povas eniri, krei, modifi, publikigi kaj distribui diversajn verkojn - artaĵojn, sciencajn kaj edukajn verkojn, programarojn, artikolojn - resume, io ajn, kiun oni povas reprezenti en cifera formo. Multaj komunumoj formiĝis por praktiki tiujn novajn povojn kaj krei riĉecon da kune reuzeblaj verkoj.

La plejmulto da aŭtoroj, de kiaj ajn kampoj, ĉu amatoraj aŭ profesiaj, havas sinceran intereson preferi ekosistemon kie oni povas disvastigi, reuzi kaj derivi verkojn per kreemaj manieroj. Ju pli facile oni povas reuzi kaj derivi verkojn, des pli riĉaj fariĝos niaj kulturoj.

Por certigi la gracian funkciadon de ĉi tiu ekosistemo, verkoj de aŭtoreco devus esti liberaj, kaj al ni libereco signifas:

  • la libero de uzi la verkon kaj profiti la avantaĝojn de uzi ĝin
  • la libero de studi la verkon kaj apliki la scion lernigintan de ĝi
  • la libero de fari kaj disdoni kopiojn, tute aŭ parte, de la informo aŭ esprimo
  • la libero de ŝanĝi kaj plibonigi ĝin, kaj distribui derivitajn verkojn

Se la aŭtoroj ne ekagos, iliaj verkoj estos kovritaj per ekzistantaj kopirajtaj leĝoj, kiuj severe limigas kion aliaj rajtas kaj ne rajtas fari. Aŭtoroj povas liberigi siajn verkojn per elekti inter kelkaj laŭleĝaj dokumentoj, nomataj permesilojn. Aŭtoro, kiu elektas meti sian verkon sub libera permesilo, ne perdas siajn tutajn rajtojn, sed donas al ĉiu la rajtojn listitajn ĉi-supre.

Gravas ke iu verko, kiu asertas, ke ĝi estas libera, praktike kaj senriske provizu la supre menciitajn rajtojn. Ĉi tial ni sube donos precizan difinon de libereco por permesiloj kaj por verkoj aŭtoraj.

Kiel Identigi Liberajn Kulturajn Verkojn[edit]

Ĉi tio estas la Difino de Liberaj Kulturaj Verkoj, kaj kiam vi parolas pri via verko, ni instigas vin mencii ĉi tiun difinon, kiel "Ĉi tio estas libere permesita verko, kiel priskribita de la Difino de Liberaj Kulturaj Verkoj." Se vi ne ŝatas la terminon "Libera Kultura Verko," vi povas uzi la ĝeneralan terminon "Libera Enhavo," aŭ anstataŭe referenci al unu el la nunaj movadoj (angle) kiuj esprimas similajn liberojn en pli specifaj kuntekstoj. Ni ankaŭ instigas vin uzi la emblemojn kaj butonojn de Liberaj Kulturaj Verkoj (angle), kiuj estas sen kopirajto.

Ni volas informi vin ke tia identigo ne certigas la rajtojn en ĉi tiu difino; por ke via verko estu vere libera, aŭ vi devas uzi unu el la Liberaj Kulturaj Permesiloj (angle), aŭ la verko devas esti senkopirajta.

Ni malinstigas vin uzi aliajn terminojn por identigi Liberajn Kulturajn Verkojn, kiuj ne transportas klaran difinon de libereco, kiel "malfermita enhavo" kaj "malferma eniro". Ĉi tiuj terminoj estas ofte uzataj por temi pri enhavo kiu estas havebla laŭ "malpli restriktaj" kondiĉoj ol tiuj de nunaj kopirajtaj leĝoj, aŭ eĉ por verkoj kiuj estas nur "haveblaj en la TTT".

Difini Liberajn Kulturajn Permesilojn[edit]

Permesiloj estas laŭleĝaj iloj per kiuj la posedanto de certaj laŭleĝaj rajtoj povas transloki la rajtojn al triaj partioj. Liberaj Kulturaj Permesiloj ne forprenas rajtojn -- ĉiom ili estas laŭvole akcepteblaj, kaj kiam akceptitaj, ili donas liberojn kiujn nura kopirajta leĝo ne provizas. Kiam akceptitaj, ili neniam limigas aŭ reduktas nunajn kromigojn en kopirajtaj leĝoj.

Esencaj liberoj[edit]

Por agnoskiĝi kiel "libera" sub ĉi tiu difino, permesilo senlime donu la sekvontajn rajtojn:

  • La libero de uzi kaj prezenti la verkon: La permesila ricevanto devas havi liberecon de uzi la verkon, ĉu private aŭ publike. Por tiaj verkoj, al kiaj ĉi tio aplikas, ĉi tiu libereco inkluzivas ĉiajn derivitajn uzojn ("rilataj rajtoj") kiel ludadon aŭ interpretadon de la verko. Neniuj esceptoj ekzistu pri, ekzemple, politikaj aŭ religiaj konsideroj.
  • La libero de studi la verkon kaj apliki la informojn: La permesila ricevanto devas havi liberecon de esplori la verkon kaj uzi la scion akiritan de la verko iel ajn. La permesilo ne havas permeson, ekzemple, restrikti "retroprojektadon".
  • La libero de distribui kopiojn: Kopioj estu laŭpermese vendeblaj, interŝanĝeblaj kaj disdoneblaj senpage, ĉu kiel parto de pli granda verko, kiel kolekto, aŭ sendepende. Nenia limo ekzistu pri la kvanto da kopioj. Ankaŭ nenia limo ekzistu pri kiu rajtas kopii la informojn aŭ sur kien la informoj povas esti kopiataj.
  • La libero de distribui derivaĵojn: Por doni al ĉiu la kapablon de plibonigi la verkon, la permesilo ne limigu la liberecon de distribui modifitan version (aŭ, por fizikaj verkoj, verkoj iel derivitaj de la originalo), senkonsidere de la intenco kaj celo de tiaj modifaĵoj. Tamen, iuj restriktoj povus esti aplikitaj por protekti ĉi tiujn esencajn liberojn aŭ la atribuon de aŭtoroj (vidu malsupre).

Permeseblaj restriktoj[edit]

Ne ĉiaj restriktoj de uzi aŭ disdoni verkojn malhelpas esencajn liberojn. Specife, oni rigardas postulojn de atribui, de simetrie kunlabori (t.e., "kopilefto") kaj de protekti la esencan liberecon kiel permeseblajn restriktojn (angle).

Difini Liberajn Kulturajn Verkojn[edit]

Por ke oni konsideru verkon libera, la verko devas esti kovrita de Libera Kultura Permesilo, aŭ sia jura statuso devas provizi la samajn esencajn liberojn specifitajn supre. Tamen tio ne estas sufiĉa kondiĉo. Efektive, specifa verko povus esti nelibera pro aliaj manieroj kiuj restriktas la esencajn liberojn. Jen la suplementaj kondiĉoj por ke oni konsideru verkon libera:

  • Havebleco de fontaj datumoj: Kiam oni akiras finan verkon per la kompilo aŭ pretigado de unu aŭ pliaj fontdosieroj, ĉiom da fundamentaj fontaj datumoj estu haveblaj kun la verko mem laŭ la samaj kondiĉoj. Ĉi tio povas esti la poentaro de muzika kunmetaĵo, la modeloj uzataj en 3D-sceno, la datenoj de scienca eldono, la fontkodo de komputilprogramo, aŭ ia alia tia informo.
  • Uzo de libera dosierformo: Por ciferecaj dosieroj, la dosierformo en kiu la verko estas donita ne estu protektita de patentoj, krom se tutmonda senlima kaj nerevokebla tantiema liberigo estas alportita por utiligi la patentan teknologion. Kvankam neliberaj specifoj foje povus esti uzataj por praktikaj kialoj, kopio de libera dosierformo devas esti havebla por ke la verko estu konsiderata libera.
  • Neniuj teknikaj restriktoj: La verko devas esti havebla en formo kie neniuj teknikaj aranĝoj estas uzitaj por limigi la liberojn specifitajn supre.
  • Neniuj aliaj restriktoj aŭ limoj: La verko mem ne estu kovrita de laŭleĝaj restriktoj (patentoj, kontraktoj, ktp.) aŭ limoj (kiel rajtoj pri privateco), kiuj povus malhelpi la liberojn specifitajn supre. Verko povus utiligi ekzistantajn laŭleĝajn sendevigojn de kopirajto (por citi kopirajtigitajn verkojn), kvankam nur la partoj de ĝi kiu estas sendube liberaj konsistigas sin kiel liberan verkon.

Alivorte, ĉiam, kiam la uzanto de verko ne povas laŭleĝe aŭ praktike ekzerci siajn bazajn liberojn, oni povas nek konsideri, nek nomi la verkon "libera".

Legi plu[edit]

Versiado[edit]

Novajn versiojn de ĉi tiu difino ni publikigas tuj post kiam interkonsentiĝo (akirita rekte aŭ tra baloto, laŭ la verkada procezo (angle)) estas evoluigita ĉirkaŭ sugestitaj ŝanĝoj. Nombrigado estos 0.x por unuaj malnetoj, 1.x, 2.x .. por ĉefaj eldonoj, x.1, x.2 .. por neĉefaj eldonoj. Neĉefaj eldonoj estas faritaj kiam la teksto estas modifita en maniero kiu ne forte efikas la amplekson de ekzistantaj aŭ hipotezaj permesiloj kovritaj en ĉi tiu difino.